Árpád Máthé (1936-2015)


La 14-an septembro 2015, post plurjara malsano, forpasis en Budapeŝto D-ro Árpád Máthé. Li estis naskiĝinta en Hungario la 8-an de novembro 1936. Máthé doktoriĝis pri kemio kaj instruis tiun sciencon en la universitato de Budapeŝto.

Fervora esperantisto, li ankaŭ instruis en la Esperanto-fako de la Filologia Fakultato de ELTE kaj prelegis en la Internacia Kongresa Universitato dum UK-oj en Roterdamo (1988), Brajtono (1989) kaj Vieno (1992).

Máthé, senlaca kolektanto kaj esploristo de la E-bibliografio, ariĝis kun katalunoj Rafael Hernández kaj Ana Molera por krei la esplorgrupon Rondo Takács (honore al kompilinto de la unua Katalogo de la Esperanta gazetaro) en la jaro 1987. En 1992 la Rondo eldonis la verkon Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj kaj unu jaro poste ekiradis Periodaĵoj-n. La plej grava verko de la triopo estas sendube Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto, kiu enhavas pli ol dekkvar mil bibliografia datumoj pri E-periodaĵoj.

Subskribo de Árpád Máthé en la vizitlibro de la Esperanto-grupo de Moià.

Máthé lastfoje vizitis Katalunion en 2007 por prelegi pri la historio de la esperantaj periodaĵoj kaj la laboro de Rondo Takács dum la Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Tossa de Mar.

Aldonitaj dosieroj

Periodaĵoj, n-ro 1 (julio 1993)

Árpád Máthé: «Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto», Detlev Blanke (komp.): Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj (2007)

Árpád Máthé: «Bibliografio de la Esperanto-periodaĵoj», Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997)

Árpád Máthé: Listo de E-bibliotekoj, 1992

© Ana M. Molera, 2013-2018