Esperantistaj ekslibrisoj
Ekslibrisoj aŭ libromarkoj estas bela formo por klarigi la posedanton de iu ajn libro. La unuaj ekslibrisoj aperis en Germanio en la 15-a jarcento. Dum la 19-a jarcento tiuj libromarkoj populariĝis en Eŭropo kaj inter ili estas veraj artaj juveloj. Ankaŭ pluraj esperantistaj librokolektantoj havas siajn ekslibrisojn. Jen eta kolekto skanigita de libroj el Biblioteko Molera. Klaku sur la bildoj por malfermi ilin en pli granda formato.