Argentina Esperantisto

En januaro 1917, tuj post la fondiĝo de la Argentina Esperanto-Asocio publikiĝis la unua numero de Argentina Esperantisto.

Tiu unua numero raportas jene pri la fondiĝo de la argentina asocio:

En Buenos Aires, la nokton de la 20ª de decembro de 1916ª respondante al alvoko adresita de Organiza Komitato al ĉiuj esperantistaj societoj kaj izolaj esperantistoj el la Respubliko, kunvenis en la loko de la “Centro Esperantista de Buenos Aires”, Cevallos 435, por fondi Argentina Esperanto-Asocio'n la jenaj grupaj delegitoj: Marcial Bover, de “Esperanta Grupo Casal Catalá”, el Buenos Aires (125 anoj); Ramiro Estil·les, de la grupo “Liberiga Stelo”, el Bs. Aires (25 anoj); Ludoviko Kelety, de la C. “Verda Stelo”, el Pergamino (20 anoj); Vicente Albamonte, de la “Centro Esperantista de Buenos Aires” (14 anoj): Héctor Meroni, de la “Sociedad Esperantista de La Plata” (10 anoj); E. Espinosa, de la grupo “Tagiĝo”, el Bs. Aires (5 anoj); kaj sinjoroj Nicolás Benito kaj Miguel González, el Bs. Aires, kaj León Pochet, el Lanus, izolaj esperantistoj. Plie, sciigis per letero ke ili deziras aliĝi al A. E. A. sinjoroj Diego Salguero el Bahía Blanca, Dionisio Ruíz, el Baradero kaj Carmelo Liguori, el Santa Fé, –Je la 9ª kaj 45 m., antaŭ multnombra publiko, sinjoro H. Meroni kiel sekretario de la Organizanta Komitato, malfermas la kunsidon ...


Elŝutu, n-ro 1 (januaro 1917), p-oj: 12

Slipo en Bibliografio de Esperanto Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto

606. Argentina Esperantisto. Publicación de la Liga Argentina de Esperanto. Oficiala organo de Argentina Esperanto-Asocio. Trimonata revuo en kaj pri Esperanto kaj internacia lingvistiko. Bahia Blanca (BA, AR) (Laŭ Takács kaj IEMW Buenos Aires). Unua epoko: 1917 - 1925, 8+IV p. 23x16, 26x18, 28x18. 45 n-roj. Dua epoko: Junio 1926 - 2008? Ne aperis komence de la 1960-aj jaroj. Dir. Carlos Pellegrini. Informa Bulteno de Liga Argentina de Esperanto. Bulteno de Argentina Esperantisto (En 1948-1949?). Buenos Aires (BA, AR), Córdoba (AR) 1926 -1982, 12-20 + 4 p. 23x16, 26x18, 28x18. De 1980 dufoje jare. La 370-a numero aperis en febr. 1972, poste tri numeroj aperis sub titolo Liga Argentino de Esperanto, de n-ro 374 havis la titolon Argentina Esperantisto. Ĝis fino de 1986 entute 393 n-roj. Redaktoroj: Antonio Barrat (de 1934), ĝis n-ro 351 Elbovbe Kohei, Jorge Hess (1970), Hugo A. Lingua (1977), Raul Alberto Marzo (1982 - 1986), en 1994 Enrique Kohei (Venado Tuerte), poste s- ino Marta Suzana Solis (Venado Tuerto). Kunredaktoroj Curt J. Milkuscutz, Augusto H. Garcia Breque (en 1971). Resp. red. Hugo A. Lingua (1977). Adm. Herminia K. de Fernández IEMW 700.075-B.Esp. HEM (1), GEBAA (1914). KAT/CDELI (2007). [300]. Fontoj: La Suno Hispana, 1926 sep. p. 141; Heroldo de Esperanto, 1926/44 (1926-08-13), p. 5; Stojan (3371); Takács (40); Enciklopedio de Esperanto, p. 22; Jarlibro de IEL [Internacia Esperanto-Ligo] 1936, p 66.; Retletero de S-ino Ana Maria Molera (2009-10- 14).

Bitigitaj gazetoj

Kataluna Esperantisto

Kolektado

Bulteno de Barcelona Stelo

Orienta Azio

Argentina Esperantisto

La Suno Hispana

Popola Fronto

Informa Bulteno

Comissariat de Propaganda

Proleta Voĉo

Fenikso kaj La Verda Lupeo

Voĉo de kuracistoj

© Ana M. Molera, 2013-2018