La Suno Hispana (1903-1910)

En oktobro 1903 aperis la unua numero de La Suno Hispana kiel «ĉiumonata gazeto organo de la Hispana Societo por la propagando de la lingvo internacia Esperanto». LSH estis ĉefredaktita de Vicente Inglada kaj eldoniĝis en Valencio. La jarabono kostis tiam tri pesetojn.

En la unua artikolo «Al ĉiuj», la redakcio de La Suno Hispana klarigas ĝiajn celojn:

La modesta gazeto kiu aperas hodiaŭ kiel organo oficiala de la «Hispana Societo por la propagando de Esperanto», estas tute nedependanta de iaj ajn ideoj politikaj, religiaj, socialaj, kc.: ĝi nur celas disvastigi la belan lingvon internacian Esperanton, kiu tiel favoran akcepton ricevis en ĉiuj civilizitaj nacioj kaj tiel rapide progresis dum la lastaj jaroj

Dum la unua periodo (1903-1910), la gazeto aperis sufiĉe regule ĉiumonate kaj la plejparto de la numeroj enhavis 16 paĝojn.

De la jaro 1906 ĝis januaro 1908, LSH publikigis La jeso de knabinoj, triakta komedio de Leandro Fernández de Moratín (El sí de las niñas), elhispanigita de Norman Maclean, prezidanto de esperanta grupo de Murcia.

Dum la jaro 1909, LSH aldone publikigis verkon La nesia hejmo, esperantigo de El nido ajeno el Jacinto Benavente farita de Vicente Inglada Ors

Ambaŭ verkoj elŝuteblas per ligiloj sub sekcio Aldonaĵoj.

Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto enhavas jenan ŝlipon pri La Suno Hispana.

12569. Suno Hispana, La (LSH). Ĝi aperis kiel organo de Esperantistaj Grupoj de Valencio kaj Murcio (ĝis la apero de La Hispana Esperantisto, do ĝis 1905) ankaŭ kiel dulingva organo por Hispana Societo por propagando de Esperanto (H.S.p.p.E). Fondis Augusto Jimenez Loira, kiu estis dum la komencaj jaroj direktoro kaj ĉefredaktoro, kun Ors Vincente Inglada kiu poste estis ĉefredaktoro de LSH. La redaktoro kaj direktoro en 1907 estis Rafael Dujos Sedo. De 1910, en kiu jaro estis fondata Kataluna Esperantista Federacio kaj komencis aperi „Kataluna Esperantisto”, LSH aperis tre malregule kaj ĉesis en 1911. [Laŭ Enciklopedio de Esperanto, pp. 169, 214, kaj 328]. Ĝin anstataŭis „El Esperantista”. Unua serio: Valencia (ES), okt. 1903 - 1911, 16 + IV p.22x16, presita, ilustrita. En 1911 Gazeto Hispana, en 1912 Nova Sento estis la oficiala organo de la Hispana Esperanto-Asocio. Dua serio (reapero): 1913 - aŭg. 1914, 16 + IV p. 22x16, presita, ilustrita. En du serioj aperis 96 n-roj. Ĉefred. Ors. Vincente Inglada. red. Augusto Jimenez Loira, en 1907 Rafael Dujos Sedó. Tria serio: jan. 1924 - dec. 1927, 16 + 4 p. 22x16, presita , ilustrita. 48 n-roj. Kiam Mangada Rosenörn fondinto kaj redaktoro de Hispana Esperantisto, en febr. 1923 devis translokiĝi al Afriko, kelkaj malnovaj esperantistoj restarigis LSH kaj fondis Hispanan Esperanto-Asocion, kies oficiala organo estis LSH, de jan. 1924 ĝis dec. 1927. Red. Manuel Caplliure Ballester, Fernando Soler Y Valls, Angel Novejarque kaj Antonio Guinart Aguiler. IEMW 700.058- B.Esp. GEBAA (1398). [7364]. Fontoj: La Bela Mondo, 1909 nov, p. V; Hungara Esperantisto, 1910 aŭg. p. 32; Stojan (3361); Takács (1140); Antonio Marco Botella: Analoj... paĝoj: 16, 29, 736-737, 742. 775. kaj Paul Tarnów, en Enciklopedio de Esperanto, p. 328.

Unua serio (1903-1910)

1903

n-ro 1, oktobro 1903, p-oj: 16

n-ro 2, novembro 1903, p-oj: 16

n-ro 3, decembro 1903, p-oj: 16

1904

n-ro 4, januaro 1904, p-oj: 16

n-ro 5, februaro 1904, p-oj: 16

n-ro 6, marto 1904, p-oj: 16

n-ro 7, aprilo 1904, p-oj: 16

n-ro 8, majo 1904, p-oj: 16

n-ro 9, junio 1904, p-oj: 16

n-ro 10, julio 1904, p-oj: 16+2

n-ro 11, aŭgusto 1904, p-oj: 16

n-ro 12, septembro 1904, p-oj: 16

1905

n-ro 13, januaro 1905, p-oj: 16+2

n-ro 14, februaro 1905, p-oj: 16+2

n-ro 15, marto 1905, p-oj: 16+2

n-ro 16, aprilo 1905, p-oj: 16

n-ro 17, majo 1905, p-oj: 20

n-ro 18, junio 1905, p-oj: 20

n-ro 19, julio 1905, p-oj: 20

n-ro 20, aŭgusto 1905, p-oj: 20

n-ro 21, septembro 1905, p-oj: 20

n-ro 22, oktobro 1905, p-oj: 20

n-ro 23, novembro 1905, p-oj: 20

n-ro 24, decembro 1905, p-oj: 20

1906

n-ro 25, januaro 1906, p-oj: 12

n-ro 26, februaro 1906, p-oj: 12

n-ro 27, marto 1906, p-oj: 12.

n-ro 28, aprilo 1906, p-oj: 12.

n-ro 29, majo 1906, p-oj: 12

n-ro 30, junio 1906, p-oj: 12

n-ro 31, julio 1906, p-oj: 12

n-ro 32, aŭgusto 1906, p-oj: 12

n-ro 33, septembro 1906, p-oj: 12

n-ro 34, oktobro 1906, p-oj: 12

n-ro 35, novembro 1906, p-oj: 16

n-ro 36, decembro 1906, p-oj: 16

1907

n-ro 37, januaro 1907, p-oj: 16

n-ro 38, februaro 1907, p-oj: 16

n-ro 39, marto 1907, p-oj: 16

n-ro 40, aprilo 1907, p-oj: 20

n-ro 41, majo 1907, p-oj: 24+1

n-ro 42, junio 1907, p-oj: 24+3

n-ro 43, julio 1907, p-oj: 16+2

n-ro 44, aŭgusto 1907, p-oj: 24

n-ro 45, septembro 1907, p-oj: 24+1

n-ro 46, oktobro 1907, p-oj: 24

n-ro 47, novembro 1907, p-oj: 24

n-ro 48, decembro 1907, p-oj: 24+2

1908

n-ro 49, januaro 1908, p-oj: 16

n-ro 50, februaro 1908, p-oj: 16+2

n-ro 51, marto 1908, p-oj: 16

n-ro 52, aprilo 1908, p-oj: 16

n-ro 53, majo 1908, p-oj: 16

n-ro 54, junio 1908, p-oj: 20

n-ro 55, julio 1908, p-oj: 16

n-roj 56-57, aŭgusto-septembro 1908, p-oj: 24

n-ro 58, oktobro 1908, p-oj: 16

n-ro 59, novembro 1908, p-oj: 16

n-ro 60, decembro 1908, p-oj: 16

1909

n-ro 61, januaro 1909, p-oj: 12+9

n-ro 62, februaro 1909, p-oj: 24+3

n-ro 63, marto 1909, p-oj: 24

n-ro 64, aprilo 1909, p-oj: 20

n-ro 65, majo 1909, p-oj: 20

n-ro 66, junio 1909, p-oj: 24

n-ro 67, julio 1909, p-oj: 24+1

n-ro 68, aŭgusto 1909, p-oj: 22

n-ro 69, septembro 1909, p-oj: 16+1

n-ro 70, oktobro 1909, p-oj: 16+1

n-ro 71, novembro 1909, p-oj: 16+1

n-ro 72, decembro 1909, p-oj: 16

1910

n-ro 73, januaro 1910, p-oj: 16

n-ro 74, februaro 1910, p-oj: 16

n-ro 75, marto 1910, p-oj: 16

n-ro 76, aprilo 1910, p-oj: 16

n-ro 77, majo 1910, p-oj: 16

n-ro 78, junio 1910, p-oj: 16


Jarkolektoj

1903

Jarkolekto 1903, p-oj: 48


1904

Jarkolekto 1904, p-oj: 146 [49-192]


1905

Jarkolekto 1905, p-oj: 196+6 [1-196]


1906

Jarkolekto 1906, p-oj: 152 [1-152]


1907

Jarkolekto 1907, p-oj: 188+20 [1-188]


1908

Jarkolekto 1908, p-oj: 184+10 [1-184]


1909

Jarkolekto 1909, p-oj: 178 [180]


1910

Jarkolekto 1910, p-oj: 96


Aldonaĵoj

La jeso de knabinoj, p-oj: 95 [malkompleta]

La nesia hejmo, p-oj: 62

Aldono al n-ro 78, p-oj: 8

Bitigitaj gazetoj

Kataluna Esperantisto

Kolektado

Bulteno de Barcelona Stelo

Orienta Azio

Argentina Esperantisto

La Suno Hispana

Popola Fronto

Informa Bulteno

Comissariat de Propaganda

Proleta Voĉo

Fenikso kaj La Verda Lupeo

Voĉo de kuracistoj

© Ana M. Molera, 2013-2018