Kataluna Esperantisto (1930-1936)

En julio 1930, Kataluna Esperantisto reaperis kiel dumonata organo de la Kataluna Esperantista Federacio kaj la Internaciaj Floraj Ludoj. La direktoro estis Jaume Grau Casas kaj, sur la unua paĝo de tiu numero, KE agnoskas, kiel «aŭtentajn» 71 numerojn de la unua epoko, 36 numerojn de la dua epoko kaj 48 numerojn de la tria epoko. KE ankaŭ kalkulis kiel proprajn la 13 numerojn de Bulteno de la KEF kaj la 3 numerojn de L'Esperantista Català. Do, la unua numero de tiu kvara epoko enhavas numeron 172.

Per tiu kalkulo, la eldonartikolo de KE kategorie malagnoskas la 9 numerojn de Kataluna Esperantisto aperintaj de septembro 1929 ĝis junio 1930 sub direktado de Jozefo Anglada.

KE haltis post la numero de majo-junio 1931 pro monkialoj, sed reaperis en januaro 1932. Ĝis la fino de 1932, la «jarkolekto 1930-1932» enhavas entute 172 paĝojn.

La dua «jarkolekto» daŭris fakte tri jaroj (1933-1935). Publikiĝis entute 17 duoblaj numeroj (la gazeto ne aperis en novembro-decembro 1933), 296 paĝojn.

La unua numero de 1936 rekomencis la paĝnumeradon. Dum tiu jaro, KE aperigis 6 duoblajn numerojn kun entute 100 paĝoj. La eldonartikolo de la numero de novembro-decembro 1936 anoncas «Halto[n] sur la vojo»:

La bedaŭrindaj bataloj, kiuj daŭras en nia lando pro la faŝista ribelo, kiu tiom da sango versigas, devigas nin halti sur la vojo dum ni atendas la finon de la milito.

Muŝklaku sur la verdaj ligiloj por elŝuti/legi la PDF-dosierojn. Aldonojn kaj suplementojn vidu malsupre de tiu ĉi paĝo.

1930

n-ro 172, julio-aŭgusto, p-oj: 16 + IV

n-ro 173, septembro-oktobro, p-oj: 16 + IV

n-ro 174, novembro-decembro, p-oj: 16 + IV

1931

n-ro 175, januaro-februaro, p-oj: 16 + IV

n-ro 176, marto-aprilo, p-oj: 16 + IV

n-ro 177, majo-junio, p-oj: 16 + IV

1932

n-ro 178-179, januaro-februaro, p-oj: 12 + IV

n-ro 180-181, marto-aprilo2, p-oj: 12 + IV

n-ro 182-183, majo-junio, p-oj: 12 + IV

n-ro 184-185, julio-aŭgusto, p-oj: 12 + IV

n-ro 186-187, septembro-oktobro, p-oj: 16 + IV

n-ro 188-189, novembro-decembro, p-oj: 12 + IV

1933

n-ro 190-191, januaro-februaro, p-oj: 16 + IV

n-ro 192-193, marto-aprilo, p-oj: 16 + II

n-ro 194-195, majo-junio, p-oj: 16

n-ro 196-197, julio-aŭgusto, p-oj: 32 + IV

n-ro 198-199, septembro-oktobro, p-oj: 16

1934

n-ro 200-201, januaro-februaro, p-oj: 16

n-ro 202-203, marto-aprilo, p-oj: 16

n-ro 204-205, majo-junio, p-oj: 16

n-ro 206-207, julio-aŭgusto, p-oj: 16

n-ro 208-209, septembro-oktobro, p-oj: 16

n-ro 210-211, novembro-decembro, p-oj: 16

1935

n-ro 212-213, januaro-februaro, p-oj: 16 + IV

n-ro 214-215, marto-aprilo, p-oj: 16

n-ro 216-217, majo-junio, p-oj: 16

n-ro 218-219, julio-aŭgusto, p-oj: 20 + IV

n-ro 220-221, septembro-oktobro, p-oj: 20

n-ro 222-223, novembro-decembro, p-oj: 16

1936

n-ro 224-225, januaro-februaro, p-oj: 16 + IV

n-ro 226-227, marto-aprilo, p-oj: 16

n-ro 228-229, majo-junio, p-oj: 20 + IV

n-ro 230-231, julio-oktobro, p-oj: 32 + VIII

n-ro 232-233, novembro-decembro, p-oj: 16 + II


Aldonoj kaj Jarkolektoj

Jarkolekto 1930-1932, p-oj: 172 + XLVIII (50,2 MB)
Jarkolekto 1933-1935, p-oj: 296 + XXIV (74,3 MB)
Jarkolekto 1936, p-oj: 100 + XVIII (29,8 MB)
XVI Esperanto-Kongreso kaj XV Internaciaj Floraj Ludoj, Vendrell, 1933, p-oj: 8 (5,4 MB). La bildpaĝoj aperis en la numeroj 190-191 kaj 196-197.
XVII Esperanto-Kongreso, Ripoll, 1935, p-oj: 8 (5 MB). La bildpaĝoj aperis en la numeroj 216-217 kaj 218-219.
XVIII Esperanto-Kongreso, Manresa 1936, p-oj: 12 (8,4 MB). La bildpaĝoj aperis en la numeroj 228-229 kaj 230-231


Teknikaj klarigoj

Aŭstria Nacia Biblioteko skanis kaj disponigis kiel apartajn JPG-dosierojn plurajn numerojn de KE. Profitante je tiu inda laboro, ni kunigas la bild-dosierojn en pli konvena formo kaj kompletigas la kolekton pere de skanado de mankantaj paĝoj el la kompleta papera kolekto de nia biblioteko. La revuoj elŝuteblas kiel dosierojn serĉeblajn danke al tekst-rekonado farita pere de la programo ABBY Fine Reader.

Ĉi rilate

Unua epoko (1910-1917)

Dua epoko (1921-1923)

Tria epoko (1924-1928)

Kvara epoko (1930-1936)

Kvina epoko (1982-)

Kromaĵoj

Esperantaj Bitoj: «Kataluna Esperantisto (1)»

Esperantaj Bitoj: «Kataluna Esperantisto (2)»

Esperantaj Bitoj: «Kataluna Esperantisto (3)»

Esperantaj Bitoj: «Kataluna Esperantisto (4)»

© Ana M. Molera, 2013-2018