Nunaj elstaraĵoj kaj novaĵoj

Enretigita la medicina gazeto Voĉo de kuracistoj.

Enretigitaj la fakrevuoj por kolektantoj Fenikso kaj Fenikso/La Verda Lupeo.

Enretigitaj Informa Bulteno, Comunicat de Premsa del Comissariat de Propaganda de la Generalitat de Catalunya (Esperanto-eldono) kaj Proleta Voĉo.

SAT-kongreso vizitis nian bibliotekon.

Kompleta kolekto de Popola Fronto estas nun elŝutebla.

«Mantenim el somni que l'esperanto sigui la llengua universal», intervjuo al Ana Maria Molera en Regió7.

La unua serio de La Suno Hispana estas nun elŝutebla.

Biblioteko Molera partoprenos la Zamenhofan-tagon «Esperantaj bibliotekoj kiel kultura heredaĵo survoje al XXIIa jarcento», sabaton 15a decembro en Sabadell.

Árpád Máthé forpasis en Budapeŝto.

Eta kolekto de ekslibrisoj, skanigitaj el libroj de nia biblioteko.

Reto de lokaj televidkanaloj dediĉis programon «País km0» al Moià. Ene de tiu programo ne mankas vizito al Biblioteko Molera.

Argentina Esperantisto, lasta enbitigita ero en nia Gazetoteko ...

La unua paĝo de reklamiloj kaj varoj kun esperantaj etikedoj jam estas enretigita.

La unua (1910-1917) kaj la dua (1921-1923) epokoj de Kataluna Esperantisto jam estas rete legeblaj.

Kataluna televido TV-3 filmis ĉe ni. La rezulto aperis en novaĵprogramo TN Comarques. Spektu ĝin por iomete koni nian bibliotekon ...

Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto estas detala bibliografia studo de periodaĵoj aperintaj en aŭ pri nia lingvo. Tiu verkego estas la plej grava de Rondo Takács (Á. Máthé, L. Hernández kaj A. Molera) ...

Tagĵurnalo Regió 7 aperigis artikolon pri Biblioteko Molera kaj pri la kataloga agado de Rondo Takács. Legu ĝin.

«Esperantista vilaĝo», artikolo pri la E-movado en Moià kaj pri nia biblioteko en la blogo Esperantaj Bitoj.

Esperanto-Biblioteko
Ramon Molera Pedrals

Ramon Molera Pedrals (Moià 1922-1983) laboradis por esperanto dum 47 jaroj de sia vivo. Iom post iom li kunigis grandan bibliotekon de esperantaj kaj priesperantaj libroj kaj gazetoj. Tiu familia posedaĵo en vilaĝo Moià, apud Barcelona, konsistas el pli ol 4.000 volumoj kaj 2.240 titoloj de periodaĵoj, de ekzemplero de La Esperantisto, la unua gazeto eldonita en la zamenhofa lingvo ĝis nuntempaj publikigoj el la tuta mondo. Ankaŭ verkoj en aliaj planlingvoj pligrandigas la kolekton.

Tiu ĉi retejo celas diskonigi la enhavon de Biblioteko Molera pere de ĝia reta katalogo, novaĵoj kaj bitigado de kelkaj revuoj. Ankaŭ la figuro de la fondinto de la biblioteko, Ramon Molera, kaj la laboroj de lia filino Ana Molera ene de Rondo Takács havas ilian spacon.

Kontaktu



© Ana M. Molera, 2013-2018