Rondo Takács

József Takács naskiĝis en Nagyimánd (Hungario) en 1890 kaj esperantistiĝis en 1909. Li ege laboris por esperanto en sia lando (li redaktis Hungara Esperantisto kaj Hungara Heroldo) kaj prezidis la Tutmonda Asocio Kolektanta.

Pro lia pazio por kolekti esperantaj gazetoj, li interesiĝis ankaŭ pri la kreado de katalogo enhavante ĉiujn gazetojn publikigitajn en la internacia lingvo ekde La Esperantisto. Surbaze al jam ekzistanta verko de Stojan Bibliografio de Internacia Lingvo, kaj kun helpo de Spierer kaj Tarnów, Takács aperigis en 1934 la Katalogo-n de la Esperanto-gazetaro.

J. Takács: Katalogo de la Esperanto-gazetaro (1934)


Takács, profesie kuracisto, estis mortpafita de hungaraj faŝistoj en oktobro 1944.

Preskaŭ kvardek jaroj poste, post la forpaso de Ramon Molera en 1983, Luis Hernández Yzal, Árpád Máthé kaj Ana María Molera starigis studgrupon pri E-bibliografio kaj nomis ĝin Rondo Takács, homaĝe al la hungara pioniro. La laboro de la grupo baldaŭ fruktodonis per gazeto Periodaĵoj kaj poste per la verkoj Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj (1992) kaj Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (2010).

Rondo Takács: Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj (1992)


Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto celas havigi al la esperantistaro bibliografiajn datumojn de ĉiuj periodaĵoj eldonitaj ekde la naskiĝo de La Esperantisto en septembro 1889 en Nurenbergo.

La ĉefaj datumoj estas: preciza nomo, loko de administrejo kaj redaktejo, aperjaroj, periodeco, nombro de paĝoj, formato, lingvoj uzataj, presformo kaj aliaj rimarkoj. Ĝi aldonas ankaŭ la referenc-numero en aliaj katalogoj kiel tiu de Stojan, la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW) aŭ Germana Esperanto-Biblioteko Aalen (GEBAA)

En ĝiaj preskaŭ 1.200 paĝoj, la Bibliografio referencas 14.143 periodaĵoj en aŭ pri la internacia lingvo.

Rondo Takács: Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (2010)

Ĉi rilate

«Eventoj de periodaĵoĵ», artikolo de Á. Máthé, Eventoj n-ro 1 (103) (junio 1996), p. 3

Ramon Molera

Roland Rotsaert: «Konservi ĉion. Intervjuo al Lluís Hernández Yzal», Kataluna Esperantisto, n-ro. 294-295-296 (1996)

© Ana M. Molera, 2013-2018