Ramon Molera Pedrals (1922-1983)


La karmemora samideano Ramon Molera Pedrals (1922-1983) elstare aktivadis en gravaj postenoj de la Esperanto-movado, al kiu li abnegacie sin dediĉis de sia juneco. Li ja estis tre kapabla esperantisto, cetere prave estimata pro sia bonvolemo kaj humanismo.

En siaj lastaj vivojaroj, Molera krome realigis sian karesatan revon: starigi Esperanto-bibliotekon, kvazaŭ li volus per tio reteni en siaj manoj la grandiozecon de la Zamenhofa kreaĵo, kiun li tiel fervore sentis en sia interno.

Ramon Molera laboris kiel direktoro de ŝparkaso kaj dum 30 jaroj redaktis lokan revuon La Tosca. Fondinto de Esperanto-Grupo Moià, li kreis kaj gvidis la unusolan oficialan korespondan Esperanto-kurson en Hispanio, kunlaboris en la reorganizado de HEJS (Hispana Esperantista Junulara Societo) kaj gvidis Esperanto-Kurson kiun publikigis la filatela revuo Alhambra. Molera ankaŭ kunhelpis en la restrukturado de la kataluna movado kaj kreis inform-oficejon. Li gvidis radio-kurson en semajna programo Antena Esperantista en radiostacio de urbo Vic kaj La mondo estas popolo, alia semajna programo, en la loka Moià radio. Dum jaroj ĉefdelegito de UEA, Ramon Molera vojaĝis tra Eŭropo kaj prelegis en la Esperanto-grupoj de Zürich, Bern, Hamburg, København, Malmö, Aarhus, Oslo, Hannover, Stockholm, Linkoping, Hallebrottet aŭ Lyon. Li ankaŭ estis preleginto en la seminario de la 46a Germana Kongreso de Esperanto kaj agis kiel peranto kaj kunlaboranto de revuoj Heroldo, Oomoto, La Praktiko, IEKA (Internacia Esperanto-Klubo Automobilista), ktp. En 1981 li iĝis prezidanto de Universala Ligo.

Aliflanke, li ĉiam estis fervora kolekanto kaj fondis kaj redaktis la bultenon Kolektado.

Sed ni lasu al li paroli pri sia esperantisteco...

Esperantisto konfesiĝas

«Mi lernis Esperanton, kiam mi estis 15-jara knabo kaj tio okazis dum la kriza jaro 1937. De tiam vere multe pluvis.

Dum mia esperantista vivo mi provis alporti mian sableron al la komuna celo de nia nobla ideo kaj sincere mi manifestas [konfesas] ke je la komenco mi fidis esperantigi la tutan landon en malmulte da tempo: poste mi jam konstatis, ke la afero estas iom pli malfacila ol mi supozis kaj tra la jaroj mi lernis ke la homaro ne facile akceptas la perfektajn solvojn.

Pro mia strebado por konigi la Zamenhofan kreaĵon mi ofte ŝvitis, mi elspezis iom da mono, mi laboris horojn kaj tagojn, sed neniam mi povos pagi al Esperanto la ĝojojn kiujn mi ricevis dank' al mia idealo.

Mia horizonto ege vastiĝis, mi akiris geamikojn tra la tuta mondo, mi lernis pensi internacie kaj mi havis motivon labori por inda ideo. Miloj kaj miloj da leteroj, tra la jaroj, alportis al mi la senton de bonvolemo kaj amikeco; inter ni ne estas landlimoj kaj ne gravas la koloro de nia haŭto nek niaj religiaj kaj politikaj kredoj. Ankaŭ mi partoprenis kelkajn naciajn kaj universalajn kongresojn; en Esperantujo mi estas feliĉa.

Dum mia sincera agado por la internacia lingvo kaj antaŭ 16 jaroj, oni konsideris ke mi devis helpi zorgante la administrajn aferojn de Universala Esperanto-Asocio en mia lando. Poste venis la reprezentado de Heroldo, Scienca Revuo, ktp.

Mi ne povis rifuzi kaj dum la indikita tempo mi provis plenumi kiel eble plej bone kaj efike mian taskon. La laboro ne ĉiam estis facila, sed ankaŭ la ĝuo superis la malfacilaĵojn.»

Surbaze al artikolo de Ana María Molera «Planlingva kolekto „Ramon Molera Pedrals”» por la libro Instrui, dokumenti, organizi. Fest-libro por la 80a naskiĝtago de Claude Gacond, Bad Bellingen, Iltis, 2011.

Ĉi rilate

L. Serrano Pérez: «Adiaŭ instruisto», Boletín HEF (1983-2-1)

G. Mora i Arana: «La mirinda libro» (recenzo), Boletín HEF (1984-10-9)

«Omaĝo en Moià al Ramon Molera kaj prezentado de la Mirinda libro», Boletín HEF (1985-2-1)

«Homenatge a l'esperantista moianès Molera», Regió 7 (1991)


© Ana M. Molera, 2013-2018