SAT-kongreso vizitis nian bibliotekon

La 92-a SAT-kongreso okazis en Barcelono de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2019. La kongreso estis enhavplena. Prelegoj, fakaj kunsidoj, E-kursoj, dancoj, filmoj, teatraĵoj disvolviĝis en la barcelona kongresejo.

La kongresanoj ankaŭ ĝuis duontagajn kaj tuttagajn ekskursojn. Merkredon, la 7-an de aŭgusto, Karles Berga gvidis viziton al Montserrat. Poste la kongresanoj veturis al Moià.

En nia urbeto, post la komuna tagmanĝo, Ana Molera ciceronis la satanojn al strato Esperanto kaj poste ĉiuj vizitis la bibliotekon. Tie, kompreneble, la kongresanoj profitis la okazon por serĉi tra libroj kaj periodaĵoj tutmondaj. Litova esperantistino Gražina Opulskienė eĉ «trovis» sin en la jarkolekto de Litova Stelo.

Ve, tempo mankis, sed ĉiuj ĝuis bonan internacian etoson kiel antaŭ multaj jaroj.

Pedro Sanz, nome de SAT, alparolis la kongresanaron kaj alnomis Bibliotekon Molera dumvivan membron de la asocio. Do, gazeto Sennaciulo daŭre plenigos niajn bretojn. Ni volas danki al la organizintoj de la kongreso kaj ankaŭ la afablajn libro-donacojn de Ana Manero, Pedro Sanz kaj Miguel Fernández

Ĉi rilate

Popola Fronto

Informa Bulteno

Comissariat de Propaganda

Proleta Voĉo

© Ana M. Molera, 2013-2018