Amsterdama Pioniro (1907-1908)

En majo 1902, Dreves Uitterdijk fondis gazeton La Holanda Pioniro. Ĝi aperis unue ĝis decembro 1905, entute 16 n-roj. Dua serio aperis inter 1908 kaj 1923 kaj tria de 1923 ĝis 1927 sub la nomo Holanda Esperanto Pioniro. La gazeto estis organo de Holanda Societo Esperantista «La Estonto Estas Nia» (LEEN).

Estraro de LEEN, 1907 (Foto: Vikipedio)


Biblioteko Molera posedas la sekvajn numerojn:
1904: marto ĝis decembro
1905: januaro ĝis decembro
1919: 5-6 kaj 11-12
1925: 2
1926: 8-17
1927: 18, 19

Inter la unua kaj la dua serioj de La Holanda Pioniro publikiĝis gazeto Amsterdama Pioniro.

Elŝutu, n-ro 11-12 (novembro-decembro 1908), p-oj: 20

Slipo en Bibliografio de Esperanto Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto

452. Officiel orgaan de Eerste Amsterdamsche Esperantisten-Vereening. Provizora organo de Unua Amsterdama Societo Esperantista, "La estonto estas nia" (L.E.E.N.), en la lingvoj nederlanda kaj Esperanto. La societo estis fondita en Utrecht sub prezido de Dreves Utterdijk. Amsterdam (NL), aŭg 1907 - junio-julio 1908, 12 - 20 p. 22x14, 12 n-roj. Red. Heiman Block (1907), kaj s-roj J. De Haan, Anneveldt Jr. kaj Singel (en 1908). IEMW 705.181-B.Esp. (HEM (277), Biblioteko Hodler (UEA). [215]. Poste: La Holanda Pioniro. Fontoj: Lingvo Internacia, 1908/2, p. 91; Stojan (3429), krome p. 329; Takács (16); Enciklopedio de Esperanto, p. 56; La Praktiko, 1937 sep. p. 13.

Biblioteko Molera posedas la sekvajn numerojn:
1907: 11-12

Bitigitaj gazetoj

Kataluna Esperantisto

Kolektado

Bulteno de Barcelona Stelo

Orienta Azio

Argentina Esperantisto

La Suno Hispana

Popola Fronto

Informa Bulteno

Comissariat de Propaganda

Proleta Voĉo

Fenikso kaj La Verda Lupeo

Voĉo de kuracistoj

© Ana M. Molera, 2013-2018