Orienta Azio (1911-1916)

Post pli ol jarcento japana gazeto Orienta Azio brilas aparte bele sur bretoj de esperanta gazetaro. Ĝi estis manskribita kaj hektografe reproduktita en Tokio inter la jaroj 1911 kaj 1916. La kudritaj kovriloj ŝajnas nuntempe vera artaĵo.

En 1906, pro instigo inter aliaj de Kuroita Kacumi, fondiĝis Japana Esperantista Asocio, kies oficiala organo La Japana Esperantisto (poste sen la artikolo) baldaŭ ekpublikiĝis. Ĝi aperis ĝis oktobro 1911 kaj tuj post sia malapero fondiĝis Orienta Azio.

La nova gazeto, kies jarabono kostis 1,20 spesmiloj, memdifinis jene:

Ĉiu monata internacia gazeto Orienta Azio estas la sola bela gazeto kun kolorigitaj ilustraĵoj, en Japanujo, Ĥinujo kaj Koreujo [...]

Post la pereo de Orienta Azio japanaj esperantistoj sin organizis en nova asocio Japana Esperanto-Instituto en 1919. Nur unu jaro poste publikiĝis la unua numero de ĝia monata organo La Revuo Orienta, kiu ankoraŭ pluvivas.

Elŝutu, n-ro 1 (novembro 1911), p-oj: 30

Slipo en Bibliografio de Esperanto Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto

10632. Orienta Azio. Ĉiumonata internacia gazeto. Eld. Sakaigo Soin. [Esperanto-Librejo]. Tokyo (JP), nov. 1911 - aŭg. 1916*, 40 + IV p. 18x12, aŭtografita, mane kolorita, mariagrafe kopipresita de Harada yubi. 58 n-roj. Red. s-roj Harada yubi [ps. Soken] kaj Segaigo Ŝoin [Esperanto-Librejo]. IEMW 703.510-B.Esp. GEBAA (2063). [6234]. Fontoj: Okcident-Hungara Stelo, 1912/1-2, p. 11; La Revuo, Julio 1913, p. 168 (kovrilpaĝo); La Holanda Pioniro, junio 1915, p. 100; La Ondo de Esperanto, 1917/1, p 9 ; Stojan (3389), p. 326; Takács (941); La Revuo Orienta*, 1970/10, p. 19.

Bitigitaj gazetoj

Kataluna Esperantisto

Kolektado

Bulteno de Barcelona Stelo

Orienta Azio

Argentina Esperantisto

La Suno Hispana

Popola Fronto

Informa Bulteno

Comissariat de Propaganda

Proleta Voĉo

Fenikso kaj La Verda Lupeo

Voĉo de kuracistoj

© Ana M. Molera, 2013-2018