Bulteno de Barcelona Stelo (1912-1914)

La bulteno, redaktita de Josep [Jozefo] Grau, aperis kiel senpaga aldono al Kataluna Esperantisto inter junio 1912 kaj aprilo 1914. Entute publikiĝis 17 numeroj 2-4 paĝaj en formato 21x15, presitaj kaj foje ilustritaj.


La bulteno aperis sub la zamenhofa devizo: «Barcelono, vivu, kresku kaj floru». La ĉefa temo estis la laboro por alproksimigi aŭ kunfadigi la barcelonajn grupojn.

Poste, la propono de Sro. Pujulà, kiu reprezentis nian grupon, estis akceptata unuanime de la sinjoroj, kiujn mi citos poste, la sekvanta konkludo:

«La kunsidanta delegitaro vidas kun simpatio kaj entuziasmo la ideon de alproksimiĝo aŭ kunfandiĝo de la grupoj en Barcelono».

Alprenis tiun decidon Sroj. Bori, en reprezento de Esperanta Aŭroro (K. E. F.); Carmona, de Paco kaj Amo; Diaz, de Esp. Racionala Grupo, (K. E. F.); Anglés, en la nomo de Ĉiam Antaŭen (K. E. F.); Hil, en tiu de La Rondo (K. E. F.); Piñol, reprezentanto de Supren! (K. E. F.); Cruz, de Esperanta Movado; Agut delegito de Esperanta Frateco (K. E. F.); Llorach, de Espero Kataluna; Horta, en la nomo de Semo, (K. E. F.); Pujulà reprezentanto de Barcelona Stelo (K. E. F.) kaj Blanch de Esperanto kaj Patrujo (K. E. F.). Kelkaj el tiuj sinjoroj sciigis, ke la signifo de iliaj voĉoj povos esti ŝanĝata de la decidoj de la grupoj respektivaj, kiuj rajtigis ilin kiel aŭskultantojn de la projekto; tamen ili diris, ke tio ne estas esperebla.

Aprobinte ke la sama komisiono daŭrigu laboradon pri la projekto prezentita, per kantado de «La Espero» oni finis la kunsidon.

Finfine la projekto de unugrupiĝo sukcesis (malgraŭ la malaprobo de Espero Kataluna) kaj naskiĝis Barcelona Esperantisto Societo. Pro tio, ekde la numero 7 (13) de septembro-oktobro 1913, la bulteno aperis sub la nomo «Bulteno de Barcelona Stelo (Filio de B. E. S.)»

En januaro 1914 E. Pellicer anstataŭis Josep Grau kiel bulten-redaktoro

1912

n-ro 1, junio 1912, p-oj: 4

n-ro 2, julio 1912, p-oj: 2

n-ro 3, aŭgusto-septembro 1912, p-oj: 2

n-ro 4, oktobro 1912, p-oj: 2

n-ro 5, novembro 1912, p-oj: 2

n-ro 6, decembro 1912, p-oj: 2

Jarkolekto 1912, p-oj: 14

1913

n-ro 1 (7), januaro 1913, p-oj: 2

n-ro 2 (8), februaro 1913, p-oj: 2

n-ro 3 (9), marto 1913, p-oj: 2

n-ro 4 (10), marto 1913, p-oj: 2

n-ro 5 (11), junio-julio 1913, p-oj: 4

n-ro 6 (12), aŭgusto 1913, p-oj: 2

n-ro 7 (13), septembro-oktobro 1913, p-oj: 2

n-ro 8 (14), novembro-decembro 1913, p-oj: 2

Jarkolekto 1913, p-oj: 18

1914

n-ro 1 (15), januaro-februaro 1914, p-oj: 2

n-ro 2 (16), marto 1914, p-oj: 2. Ekzemplero mankas en BM

n-ro 3 (17), aprilo 1914, p-oj: 2

Jarkolekto 1914, p-oj: 4

Bitigitaj gazetoj

Kataluna Esperantisto

Kolektado

Bulteno de Barcelona Stelo

Orienta Azio

Argentina Esperantisto

La Suno Hispana

Popola Fronto

Informa Bulteno

Comissariat de Propaganda

Proleta Voĉo

Fenikso kaj La Verda Lupeo

Voĉo de kuracistoj

© Ana M. Molera, 2013-2018